Kolędy: Przybieżeli do Betlejem pasterze

Tłumaczenie piosenki

Tłumaczenie piosenki

Kolędy: Przybieżeli do Betlejem pasterze

Przybieżeli do Betlejem; - Jen alkuris Betleĥemon

Jen alkuris Betleĥemon paŝtisttar’,
Ludis gaje al la Bebo en la stal’.

Glor’ al Sinjor’ supere,
Pac’ al la hom’ surtere,
Glor’ al Di’, pac’ al ni!

Surgenue la paŝtistoj en humil’
Jen omaĝon donas kore al Di-Fil’.
Glor’ al Sinjor’ …

Mirnovaĵon portis de l’ ĉiel’ anĝel’;
aŭdis ĝin neniu sur la ter’ orel’!
Glor’ al Sinjor’ …

Miris homoj pril’ ĉiela muzik-kant’,
demandante kio estos ĉi Infan’?
Glor’ al Sinjor’ …

Lin omaĝas eĉ azeno kun bubal’,
Reĝoj Tri donacojn metas en la stal’.
Glor’ al Sinjor’ …

Multaj aroj en anĝeloj gardas Lin
Kun Jozefo kaj plej ĉasta Virgulin’.
Glor’ al Sinjor’ …

L’ mond’ rekonis tiun Bebon Di-Mesi’;
Nia Dio, hom-Savanto estas Li.
Glor’ al Sinjor’ …

Do l’ Sinjoron Redemptoron laŭdu mond’,
Amu Lin per tuta koro ĉiu hom’!
Glor al Sinjor’ …

Tłumaczenie na esperanto: Irena Łowińska
Autor opracowania: lodzano

Ostatnio wyszukiwane

Teksty piosenek

Wybrane

Teksty piosenek

Wykonawcy

Lista alfabetyczna

Tłumaczenie piosenki Przybieżeli do Betlejem pasterze - Kolędy, tekst piosenki oraz teledysk. Poznaj tłumaczenie słów utworu Przybieżeli do Betlejem pasterze - Kolędy. Znajdź teledyski, teksty i tłumaczenia innych piosenek - Kolędy.